Matapozuelos [matapoZŬElos] estas municipo en la sudcentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Matapozuelos estas komprenebla etimologie ne kiel absurda laŭvorta "Murdo de putetoj" sed devena el Mota de Pozuelos, tio estas Montetoj de putetoj alude al la tradiciaj vinkeloj kun spirkamenoj, iom similaj al putetoj.