From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bauges - prononco [BO:Ĵ] - estas antaŭalpa montarmasivo el kalkŝtono en la nordaj francaj Alpoj. La masivo, kies plej alta pinto estas la Pinto d'Arcalod kun alteco de 2 217 metroj super la marnivelo, situas en la departementoj Savojo (Savoie) kaj Alta Savojo (Haute-Savoie). Ĝi geografie apartenas al la "Francaj Kalkoŝtonaj Alpoj" (france Chaînes Subalpines Septentrionales). La relative maldense loĝata montara regiono situas en la Regiona Natura Parko Massif des Bauges (france Parc naturel régional du Massif des Bauges).
Masivo Bauges | |||
---|---|---|---|
la monto Dent d’Arclusaz | |||
montara sistemo • Natura regiono de Francio | |||
Alteco | 2 217 m | ||
Situo | Francio | ||
Montaro | Alpoj | ||
Geografia situo | 45° 38′ N, 6° 10′ O (mapo)45.6333333333336.1666666666667 | ||
| |||
Mineraloj | kalkŝtono | ||
Masivoj Okcidentaj Alpoj
Klarigoj
| |||
La teritorio situas en sudorienta Francio en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, en la triangulo inter la urboj Annecy, Chambéry kaj Albertville. Ili estas klare limigitaj de la ĉirkaŭaj masivoj per larĝaj valoj kreitaj de la Glaciepokaj glaĉeroj. Okcidente, la montarmasivo Bauges estas limigita de la molasolavujo de la Albanais kaj de la suda parto de la lago de Bourget. En la sudokcidento, la valo de Chambéry apartigas la masivon de la montoj Chartreuse. La larĝa valo de la rivero Isère kaj la valo de ĝia alfluanto Arly formas la naturan limon en la sudoriento kaj oriento de la ĉefe kristalaj altaj Alpoj. En la nordoriento de la Bauges estas la lago de Annecy kaj la valo de la rivero Chaise (ankaŭ en la akvokolekta areo de l arivero Isère), kiuj estas ligitaj per vala akvodislimo. Ĉi tiu valsulko apartigas la masivon Bauges de la montarmasivo Bornes nordoriente.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.