Masakro de Hoĝali
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masakro de Ĥoĝali kaŭzis la morton al plurcentoj da azeraj civiluloj en la urbo Ĥoĝali inter la 23-an kaj la 26-a de februaro 1992 dum la milito en Montara Karabaĥo. Laŭ la azeraj aŭtoritatoj, la masakro estis okazigita de la armenaj armitaj fortoj helpataj de la regimento 366 de la rusa armeo. La oficiala kvanto da viktimoj de la azera registaro estas 613 civiluloj, inter ili 106 virinoj kaj 83 infanoj. El la armena flanko, oni raportis ke la masakro kvazaŭ estis konsekvenco de militistaj agoj, parte ĉar la azeraj fortoj bremsis la evakuadon de la loĝantaro aŭ ĉar la registaro enmiksis civilulojn kun militistoj.