Masaĉuseca Instituto de Teknologio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT; angle Massachusetts Institute of Technology) estas mondkonata universitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, en Usono. Ĝi situas en la metropola regiono de Bostono, kiu enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato en Cambridge estas Universitato Harvard.
En 2018 la universitato havis sume 11 574 studentojn. Aliflanke, en septembro 2020 ĝi havis entute 14 032 dungitoj. Ekde 1-a de januaro 2023 la universitata prezidanto estas Sally Kornbluth.
MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉas al la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco, teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900 fakultatanojn kaj preskaŭ 10 000 studentojn antaŭdiplomajn kaj postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn—Arĥitekturo kaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj; Administrado; kaj Scienco—kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj kaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj, programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado okazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboro etendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj el alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliaj profesioj.