María (romano)
From Wikipedia, the free encyclopedia
María estas romantika romano farita de la Kaŭkvalana aŭtoro Jorge Isaacs en 1869; la agado okazas ĉe la bieno «El Paraíso» (La paradizo), situanta en la municipo "El Cerrito" en la Valo de Kaŭko: en tiu bieno vere Jorge Isaacs loĝis.
Maria | |
---|---|
Origine | Maria |
Reprezento de la ĉefroluloj de Maria kiel parto de la monumento al Georgo Isaacs en Santiago de Cali (Kolombio). | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jorge Isaacs |
Lingvoj | |
Lingvo | Hispana |
Eldonado | |
Eldondato | 1867 |
Lando | ![]() |
Trajtoj | |
Paĝoj | 65 ĉapitroj |
Ĝenro | Romantikismo |
Kvankam tiu ĉi romano estas enklasigita kiel romantika, ankaŭ enhavas humoraĵojn, kiujn oni eblas vidi en la ŝercoj kiujn la patro de "Efraín" (unu el la ĉefroluloj) faras al María, aŭ en la ŝercoj de María kaj Efraín, ĉiam respektemaj.
María pro ĝia strukturo kaj temo, konservas ĉiujn el la karakterizaĵoj de la sentimentala romano, kiu je tiu epoko en Francio atingis apogeon pro romanoj kiel Atala de Chateaubriand kaj Pablo y Virginia de Saint Pierre. La novelo havas multajn asimilitajn aspektojn prenitaj de tiaj franca romanoj.
La ĉeftemo de la romano estas la am-rilato inter la adoleskaj Efraín kaj María. Efraín estas filo de loka riĉulo el Valo de Kaŭko, kaj María estas lia kuzino.