dana fotistino kaj ano de la Porvirina Movado From Wikipedia, the free encyclopedia
Mary Steen, naskita kiel Mary Dorothea Frederica Steen (Hvilsager Sogn, la 28-an de oktobro 1856 - Kopenhago, la 7-an de aprilo 1939) estis dana fotistino kaj ano de la porvirina movado.
Mary Steen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1853 en Hvilsager Parish |
Morto | 7-an de aprilo 1939 (85-jaraĝa) en Kopenhago |
Ŝtataneco | Danio |
Okupo | |
Okupo | fotisto aktivisto pri virinaj rajtoj |
Ŝi naskiĝis en vilaĝo inter Aarhus kaj Randers, en Jutlando, kiel filino de instruisto. Adoleskaĝa, ŝi transloĝiĝis al la ĉefurbo Kopenhago por studi, sed ŝi tiam malkovris, ke ŝi ne adaptiĝus al oficeja laboro. Ŝi tiam entreprenis trejnadon pri fotado en Svedio kaj en Kopenhago.
En 1884 Mary malfermis sian fotostudion, kiu funkciis ĝis 1918. Ŝi fariĝis la unua fotistino de la dana reĝa familio kaj je la invito de Alexandra de Danio, ŝi fotis ankaŭ la britan reĝan familion.
Famkonata, ŝi batalis por plibonigo de la vivkondiĉo de danaj virinoj kaj de laboristoj ĝenerale, per propono de almenaŭ duontaga ripozo en dimanĉoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.