![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/00/Campus_Martius.jpg/640px-Campus_Martius.jpg&w=640&q=50)
Marsa Kampo (Romo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Marsa Kampo (latine Campus Martius, Campus, kampo kaj Martius, de la dio Marso), estis pli ol 250 ha granda publika loko de la antikva Romo. Ĝi estis dediĉita al la dio de la milito Marso kaj oni uzis ĝin kiel paŝtejon por ŝafoj kaj ĉevaloj, krom se la militistoj bezonis ĝin por ekzercado. Ĝis la konstruo de la aŭrelianaj muroj la marsa kampo troviĝis ekster la urbomuroj kaj estis do logika ejo por bonvenigi eksterlandajn estrojn aŭ ambasadorojn, kiuj ne rajtis eniri la urbon. Eksterlandaj kultoj rajtis konstrui templojn tie.
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la Marsa Kampo en Romo. Pri aliaj signifoj de Marsa Kampo vidu: Marsa Kampo. |