![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/NOEast18Ap06YouLootWeShootMazda.jpg/640px-NOEast18Ap06YouLootWeShootMazda.jpg&w=640&q=50)
Marodado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marodado estas la esprimo kiu priskribas la agon de marodanta persono aŭ marodantaj grupoj aŭ soldataj trupoj. En NPIV marodi difiniĝas jene: “ ŝteli, por sia propra uzo kaj malgrandkvante terproduktojn en la kamparo aŭ kortobestojn en farmodomo”.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/NOEast18Ap06YouLootWeShootMazda.jpg/640px-NOEast18Ap06YouLootWeShootMazda.jpg)
Ofte marodantaj grupoj ankaŭ mistraktas aŭ seksperfortas senprotektajn personojn kaj/aŭ detruas aĵojn. Ofte la damaĝo estas multe pli granda ol la valoro de la ŝtelo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/Soldiers_looting_1906_fire.jpg/640px-Soldiers_looting_1906_fire.jpg)
- Krimoj de la Ruĝa Armeo en la Dua Mondmilito
- Krimoj de la germana armeo en la Dua Mondmilito
- Krimoj de la japana armeo en la Dua Mondmilito
- Krimoj de la aliancanoj en la Dua Mondmilito