From Wikipedia, the free encyclopedia
Mark I estis brita tanko dum la unua mondmilito kaj traktata hodiaŭ kiel la unua uzebla tanko en historio de la militoj.
La evoluigon de la tanko proponis la brita oficiro Ernest Dunlop Swinton, sed komence li estis rifuzita fare de la milita ministro Lordo Kitchener kaj la ĝenerala stabo. Post tio Swinton ekuzis siajn politikajn kontaktojn por akiri la celon. Lin apogis Winston Churchill kiu nomis la tankon tera ŝipo kaj tiel certigis resurson de la mararmeo por la projekto.
La finan prototipon konstruis ekde 17-a de septembro leŭtenanto Walter Gordon Wilson, pli poste nomumita Mother (patrino). La preta maŝino ricevis la kaŝnomon tanko.
La unua apliko de tanko okazis ĉe Flers la 15-an de septembro 1916 (46 ekzempleroj).
(versio Female en krampoj)
Maso | 28 t (27 t) |
Longo | 32' 6" (≈ 9,9 m kun stir-rado), 26' 5" (≈ 8,05 m sen stirrado) |
Larĝo | 13' 9" (≈ 4,17 m) |
Alto | 8" (≈ 2,44 m) |
Motoro | benzina kun 106 ĈP |
Raŭpĉena larĝo | 52 cm |
Maksimuma rapido | ca. 6 km/h |
Benzinujo | 227 l |
Atingokapablo | 36 km |
Armiloj | du 6-funtaj kanonoj, kvar maŝinfusiloj (»Male«); ses maŝinfusiloj (»Female«) |
Kirasado | 6 - 10 mm |
Skipo | ok personoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.