Maria Leopoldina de Aŭstrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria Leopoldina, Arkidukino de Aŭstrio (1797-1826) estis Arkidukino de Aŭstrio, Imperiestrino de Brazilo kaj Edziniĝa Reĝino de Portugalio. Ŝi estis filino de Francisko la 2-a (1768-1835) de la Sankta Romia Imperio, kaj lia dua edzino Maria Tereza, Imperiestrino de Germanio (1772-1807), fratino de Maria Ludovika (1791-1847), - Imperiestrino de Francio, edzino de Napoleono Bonaparte - kaj Ferdinando la 1-a (1793-1875). Ŝi estis pranepino, per sia pripatra avo, de Maria Antoaneta (1755-1793). Ŝi estis edukita laŭ la edukaj principoj starigitaj de sia avo, la imperiestro Leopoldo la 2-a (1747-1792). Unu el ili estis la kutimo je plibonigado de skribmaniero pere de la jena teksto:
- Ne konfuzu kun: Maria Leopoldina de Aŭstrio(-Tirolo) (1632–1649), romgermana imperiestrino
Maria Leopoldina de Aŭstrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Imperiestrino de Brazilo (proedziniĝa, ne reganta) | |||||
Leopoldina 1815, 18-jara | |||||
Regado | 12-a de oktobro 1822 - 11-a de decembro 1826 | ||||
Antaŭulo | - (neniu) | ||||
Sekvanto | Amélie de Leuchtenberg | ||||
Persona informo | |||||
Maria Leopoldine von Österreich Leopoldina Carolina Josefa de Habsburgo-Lorena | |||||
Naskiĝo | 22-an de januaro 1797 (1797-01-22) en Vieno, Arkiduklando Aŭstrio, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 11-an de decembro 1826 (1826-12-11) (29-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro, Brazila Imperio | ||||
Mortis per | postnaskaj komplikiĝoj vd | ||||
Tombo | São Paulo, Brazilo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio • Brazilo • Reĝlando Portugalio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgo-Loreno | ||||
Patro | Francisko la 2-a de la Sankta Romia Imperio | ||||
Patrino | Maria Tereza de Napolo-Sicilio | ||||
Gefratoj | Arkidukino Maria Anno de Aŭstrio • Arkidukino Maria Klementino de Aŭstrio • Marie-Louise de Aŭstrio • Arkidukino Maria Karolino Ferdinandino de Aŭstrio • Arkiduko Francisko Karlo de Aŭstrio • Ferdinando la 1-a de Aŭstrio • Archduke Johann Nepomuk of Austria • Arkiduko Jozefo Francisko de Aŭstrio • Arkidukino Maria Karolino de Aŭstrio • Arkidukino Amalio Terezo de Aŭstrio • Arkidukino Karolino Ludovikino de Aŭstrio • Arkidukino Ludovikino Elizabeto de Aŭstrio vd | ||||
Edz(in)o | Petro la 1-a | ||||
Infanoj | Maria la 2-a Petro la 2-a ... kaj aliaj | ||||
Parencoj | Maria Germana de Castro Pereira vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
"Ne subpremu la malriĉulojn. Estu karitatema. Ne plendu pri tio, kion Dio donis al vi, sed plibonigu viajn kutimojn. Ni devas senĉese klopodi esti bonaj."
Krom tio, ŝi kaj ŝiaj fratinoj lernis paroli la francan kaj la latinan. Ili ankaŭ studis desegnadon, pianludadon, rajdadon kaj ĉasadon. Ŝia patrino mortis kiam ŝi estis dek-jaraĝa kaj ŝia patro edziĝis en dua nupto al Maria Ludovika, Imperiestrino de Aŭstrio (1787-1816). Ŝia mortinta patrino estis soprano kaj Leopoldina havis la oportunokazon konatiĝi kun Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) en 1810 kaj 1812, kiam ŝi iris al Karlovy Vary kune kun sia duonpatrino. Ŝiaj pasioj inkludis natursciencojn, ĉefe botaniko kaj mineralogio. Ŝi estis edukita laŭ la tri principoj de la Familio Habsburgo: disciplino, pieco kaj devosenco.
Kvankam Maria Tereza el Napolo kaj Sicilio estas ŝia naskiĝpatrino, Leopoldina ĉiam konsideris Maria Ludovika d'Este, ŝia duonpatrino, kiel sia vera patrino ĉar ŝi rigardis Maria Ludovika kiel sia spirita patrino.