From Wikipedia, the free encyclopedia
Margit Danÿ [dani], laŭ hungarlingve kutima nomordo Danÿ Margit estis hungara skermisto (rapiristo), dufoja olimpiano, la unua hungara ina ĉampiono en rapira branĉo. Ŝia nobela antaŭnomo estis dani, ŝiaj familiaj nomvariantoj estis Dani, Dány. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Katszioulosz Konstantinné [katsioulos konstantinE].
Margit Danÿ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de februaro 1906 en Mikelaka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 22-an de januaro 1975 en Ateno (Grekio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto |
Margit Danÿ[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1906 en Mikelaka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Micălaca en Rumanio), ŝi mortis la 22-an de januaro 1975 en Ateno.
Margit Danÿ depost Traktato de Trianon translokiĝis al Kunszentmárton, kie ŝi konatiĝis kun la skermo. Ŝi skermis en sportkluboj en Budapeŝto inter 1924-1938. En 1928 ŝi estis la unua hungara ina ĉampiono en rapira branĉo. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1928 kaj Somera Olimpiko 1932, krome en Eŭropa Mondĉampionumo ŝi estis partoprenanto dufoje. Ŝi forlasis la aktivan sporton en 1938. Post kelkaj jaroj ŝi vivis plu jam kiel edzino en Ateno. Ŝi estis gvidanto de la greka skerma asocio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.