hispana futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Marcos Llorente - aŭ je plena nomo Marcos Llorente Moreno, naskiĝis la 30-an de januaro 1995 en Madrido, do nun 29-jara - estas hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2020 li estis membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, pro la kronvirusa pandemio prokrastita je unu jaro, kaj en la Futbala Mondpokalo 2022 - en ĉiuj matĉoj de ambaŭ konkursoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Krome li ekde la jaro 2019 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Atlético Madrid.
Marcos Llorente | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marcos Llorente Moreno |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1995 (29-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Paco Llorente |
Parencoj | Ramón Grosso (avo) Julio Llorente (onklo) Toñín Llorente (onklo) José Luis Llorente (onklo) Sergio Llorente (unuaranga kuzo) Francisco Gento (praonklo) Antonio Gento (praonklo) Julio Gento (praonklo) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (mezkampulo kaj dekstra defendulo) en la
|
La informkesto donas impreson pri tio, ke li venas el familio de imprese multaj profesiaj sportistoj - ne nur la patro, avo, du onkloj kaj tri praonkloj konsideriĝas tiom gravaj profesiaj futbalistoj, kaj plia onklo kaj kuzo tiom gravaj profesiaj basketbalistoj, ke vikidatumaro havas proprajn informarojn pri ili.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.