Marcel Delforge
belga esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Marcel DELFORGE (naskiĝis en 1931, forpasis la 6-an de oktobro 2018) estis belga esperantisto. Ankaŭ lia patro Marc Delforge estis esperantisto, kaj kvankam li aŭdis Esperanton dum sia tuta vivo li eklernis la lingvon nur en la jaro 1980.
Marcel Delforge | |||||
---|---|---|---|---|---|
Marcel Delforge en 2009 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de majo 1931 | ||||
Morto | 6-an de oktobro 2018 | ||||
Nacieco | belgo | ||||
Lingvoj | Esperanto vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post kariero en Afriko, kie li, pere de Unesko, instruis komercajn sciencojn (en Kongo, Maroko, Benino kaj Maŭritanio) li subite konstatis, ke krom la franca, la angla, ankaŭ Esperanto estas valora afero por havi kontaktojn kun la ekstera mondo. Lia unua Universala Kongreso de Esperanto estis en 1982 en Antverpeno, kie li deĵoris. Ekde la 72-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio li partoprenis en la laboro de la Komitato de UEA kaj poste, kiel profesia revizoro, diplomito pri ekonomiko kaj pri teknikaj sciencoj, li kontrolis la kontojn de UEA dum multaj jaroj. En la jaroj 1995–2007 li membris en la Komisiono pri Financo de UEA. Li estis vic-prezidanto de Belga Esperanto-Federacio.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.