From Wikipedia, the free encyclopedia
Mar-okulo (slovake Morské oko), en estinteco nomata ankaŭ Granda vihorata lago estas la plej granda lago de montaro Vihorlataj montoj. La lago ekestis en la periodo de finiĝo de vulkana. aktiveco en Vihorlato. Grandega ŝoviĝo de orienta deklivo de monto Motrogon kaj Jedlinka baris la valon de rojo Okna kaj malantaŭ barilo – bariero kreiĝis natura lago. La lago estas escepta per sia ekesto, situo, fizika- ĥemia kaj biologia reĝimo. Ĝi kuŝas en valo sub la monto Snina ŝtono en katastro Remetské Hámre sur supermara alteco 619 m kaj akiras profundecon ĝis 25,1 m. Hodiaŭa aspekto de lago ekzistas de 1980-aj jaroj, kiam lago estis pligrandigita per artefarita 5 m alta baraĵo sur natura baraĵo. Tiel la lago akiris hodiaŭan areon 13,8 ha. Maksimuma longeco de lago estas 775m kaj larĝeco 312m.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mar-okulo |
Morské oko | ||
---|---|---|
lago • national nature reserve • protektata areo | ||
Situo | En Vihorlataj montoj | |
Speco de la lago | tektonika | |
Ĉefaj fontoj | 6 sennomaj rojoj | |
Ĉefaj elfluoj | Okna | |
Landoj de la baseno | Slovakio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 48° 54′ 56″ N, 22° 11′ 54″ O (mapo)48.91555555555622.198333333333619 | |
Supermara alteco | 619 m | |
Surfaca areo | 13,8 ha | |
Maksimuma longo | 775 m | |
Maksimuma larĝo | 312 m | |
Maksimuma profundo | 25,1 m | |
En la lago enbuŝas 6 ĉiamaj fontoj kaj kelkaj periodaj. Superfluan akvon prenas rojo Okno. Lagbordo estas tre bunta. Ĝia okcidenta kaj norda parto havas mildan deklivon kaj estas kovrita per fajna sablo. Orienta bordo estas kruta kaj ŝtonoza. Pli profundaj partoj de la lago estas kovritaj per dika tavolo de ŝlimo. Ĉe proksimeco de alfluoj amasiĝas malnovaj folioj, de kiu tutjare liberiĝas metano.
Mara okulo estas granda specialaĵo de slovaka naturo. Por preservado de naturaj valoroj kaj belecoj estis deklarita la lago kun ĝiaj ĉirkaŭaj arbaroj en jaro 1984 kiel ŝtata naturrezervejo, estante nacia naturrezervejo kun areo 108,48 ha - Morské oko.
Ĝi apartenas al Landprotektita areo Vihorlat. Fagaj praarbaroj de ĉi rezervejo ankaŭ apartenas al protektita areo Vihorlat, kiu estis deklarita per UNESCO, kiel monda naturheretaĝo de homaro kune kun aliaj 9 slovakaj kaj ukrainiaj fagaj praarbaroj sub la komuna nomo de ensemblo - Karpataj fagaj praarbaroj. Ĉi areo enhavas supraj partoj de ĉefa montoĉeno de la montaro iranta de Vihorlat (okcidente), Snina ŝtono, Nežiabec ĝis Fetkuv (oriente) kaj kun arbaroj en la valo ĉirkaŭ Mara okulo. Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Konstruado de arbaraj vojoj, ekspluatado de „tro maljunaj“ arbaroj per nudelhakadaj (angle: Clearcutting) metodoj prezentas grandan danĝeron por la lago. Pro ĉi kialoj erozio de deklivoj pligrandiĝas kaj amasiĝo de akvo de vojoj kaŭzas pligrandiĝo de transporto de grundo kaj ŝlimo en la lago. Krom la grundo en la lago estas transportita ankaŭ organika materialo (folioj, branĉoj, ŝelo ktp.), kiu post la sedimentado en la lago malkomponiĝas kaj pro tio la akvo malriĉiĝas de solvata oksigeno. Pro tio biodiverseco en lago ŝanĝiĝas kaj malkreskas.
La markita blua piedvojo de vilaĝo Remetské Hámre iras al la lago. De nordo iras piedvojoj de Snina blua kaj de Zemplínske Hámre verda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.