From Wikipedia, the free encyclopedia
Mansuro, konata ankaŭ Mansoura, aŭ El Mansure, arabe المنصورة estas metropolo en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija, kie ĝi estas ties ĉefurbo. La metropolo estas duobla urbo, ja la Nilobranĉo apartigas de la provinca sidejo Talĥa.
Mansuro | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 621 953 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 24 878 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 3′ N, 31° 23′ O (mapo)31.0531.383333333333 [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Mansoura [+] | |||
Mansuro arabe signifas "venka" laŭ batalo kontraŭ Ludoviko la 9-a (Francio) dum la 7-a Krucmilito.
En Mansuro loĝis 621 953 en 2021.
Mansuro kuŝas laŭ branĉo de Nilo. Talĥa troviĝas nur 2, Tanto 47, Damiato kaj Kafr aŝ-Ŝejĥo po 58, Ismailio 98, ĉefurbo Kairo 112 kilometrojn (aere) .
Mansuro estis establita en 1219 en lokoj de pli malnovaj vilaĝoj. Post 2 jaroj la egiptoj venkis la krucmilitistojn, tial ĝi estis nomita Mansura. Reĝo Ludoviko estis kaptita kaj mortis en malliberejo (fakte domo) en la urbo. En 1973 granda aerbatalo okazis inter Egiptio kaj Israelo.
Mansuro estas komerca kaj administra centro. La industrio produktas teksaĵojn kaj manĝaĵojn.
La universitato de Mansuro estis fondita en 1962, komence kiel filio de Kairo.
Mansuro havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 56 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 14-27 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.