From Wikipedia, the free encyclopedia
Mangaljano (sanskrite मंगलयान aŭ Maṃgalayāna, esperante: Marsa Veturilo), oficiala nomo Mars Orbiter Mission, estas komputile veturigata kosmoveturilo, kiun lanĉis la barata kosma organizo al la planedo Marso la 5-an de novembro 2013 je 14:38.[2] Komence oni planis la lanĉon la 28-an de oktobro 2013.[3] Pro netrankvila vetero, la organizo malfruigis la lanĉtagon.
Mars Orbiter Mission | |
---|---|
Nomo | Mangaljano (Maṃgalayāna) |
Lando | Barato |
Organizaĵo | Barata Organizo pri Kosmo Esplorado (BOKE) |
Tipo de misio | esploro de Marso |
Lanĉdato | 5-a de majo 2013 je 14:38 |
NSSDC ID | 2013-060A[1] |
Teĥnikaj ecoj | |
Pezo | 1.343 (je lanĉo) |
Aliaj informoj | |
Retpaĝaro | www |
La kosmosondilo pezas 1.343 kilogramoj, parto de kiu estas 15-kg peza Mars Orbiter. Raketo PSLV C-25 flugigis la kosmoveturilon en orbiton de la tero 44 minutoj post la lanĉo. La kosmosondilo kuŝos en la tera orbito dum 25 tagoj. Ĝi ekvojaĝos al Marso la 1-an de decembro je 12:42. La vojaĝo al Marso daŭros dum 299 tagoj, dum tiu ĉi periodo la kosmoveturilo traveturos distancon de 400 milionoj kilometroj. Oni jam kalkulis, ke ĝi alvenos al orbito de Marso la 24-an de septembro 2014.[2] Post kuŝi sin en la marsa orbito, la kosmoveturilo komencos eksperimentojn sciencajn. La celoj de la vojaĝo estas:[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.