From Wikipedia, the free encyclopedia
Manĝofabrikado estas la transforma procezo laŭ kiu manĝo estas fabrikata de agrikulturaj produktoj aŭ de unu formo de manĝaĵo en aliajn formojn.
Pakitaj manĝaĵoj estas fabrikitaj (produktitaj) eksterhejme por vendado. Tio povas esti tiom simpla kiom buĉisto preparanta viandon, aŭ tiom kompleksa kiel moderna internacia nutrindustrio. La komencaj manĝoprocezaj teknikoj estis limigitaj al disponebla manĝokonservado, pakado, kaj transportado. Tio ĉefe inkludis saligadon, salpekladon, kazeiĝon, sekigadon, pekladon, fermentadon, kaj fumaĵadon.[1] Manĝofabrikado stariĝis dum la industria revolucio en la 19a jarcento.[2] Tiu disvolviĝo profitis avantaĝe el la novaj amasmerkatikaj teknikoj kaj aperanta nova teknologio, kia muelado, konservado, pakado kaj etikedado, kaj transportado. Ĝi kunportis la avantaĝojn de antaŭ-preparitaj temposavaj manĝaĵoj al la kerno de ordinara popolo kiu ne ĝuas el hejmaj servistoj.[3]
Iuj manĝaĵaj prilaboraj metodoj ludas gravajn rolojn en redukto de perdo de manĝaĵoj kaj plibonigo de manĝaĵo konservado, tiel reduktante la totalan efikon de agrikulturo sur la medio kaj plibonigante nutraĵan sekurecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.