la indiĝena gento de Manĉurio From Wikipedia, the free encyclopedia
La manĉuroj aŭ manĉuoj (manĉure: Manju; ĉine: 满族; pinjine: Mǎnzú, mongole: Манж, ruse: Маньчжуры) estas etna grupo de Manĉurio, en la nuntempa nordorienta Ĉina Popola Respubliko. La manĉuroj altiĝis potencon en la 17-a jarcento en Ĉinio kaj establis la manĉuran Qing-dinastion, kiu tenis potencon ĝis la jaro 1911, kiam la monarĥio elpeliĝis por cedi la vojon al respublika registaro.
Manĉuroj Manĉure: ĉine: 满族 | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
etno | ||||||
Tunguz-manĉura grupo | ||||||
Tunguz-manĉura grupo | ||||||
Suma populacio | ||||||
10 430 000 (en 2010) | ||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||
| ||||||
Lingvo(j) | ||||||
Preskaŭ ĉiuj norma ĉina, tre malmultaj manĉura | ||||||
Religio | ||||||
Ateoj, ŝamanistoj, budhistoj, malmultaj kristanoj | ||||||
Parencoj | ||||||
Nuntempe, manĉuroj estas la tria plej granda etna grupo en Ĉinio post la hanoj kaj ĝŭangoj[1]. Malgraŭ ĉi tio, manĉuroj estas tre asimilitaj kun la hanoj; la plejparto el tiuj kiuj registriĝas kiel manĉuroj havas nur parte manĉuran genealogion, kaj la manĉura lingvo rezulte estas en danĝero.
La lingvo de la manĉuro estas la manĉura lingvo, ano de la Tungus-manĉura lingvaro, Altaja superlingvaro. Dum Qing-dinastio, ĝi uziĝis kiel oficiala lingvo de la registaro, do ĝi nomiĝis "la regula lingvo" aŭ la Qing-a lingvo. Dum la rego de Imperiestro Qianlong oni reguligis la lingvon kiel la "Imperia Nova Qing-a Lingvo".
Manĉura lingvo havas multe da dialaktoj en diversaj lokoj, ekzemple Pekino, Ŝengkino, Ninguta, ktp.
La prapopolo de Manĉuro, la Ĵurĉeno, foje inventis skribositemon kaj ĝin popularigis dum la Jin-dinastio. Sed poste la skribositemon malaperis pro han-iĝo de la ĵurĉenoj en mez-Ĉinio kaj mongol-igo de tiuj en la nord-oriento. Poste, Nurĥaĉi sentis maloportunon ke la lingvo ne havis sian propra skribosistemon kaj ordonis stabuloj skribi la manĉuran lingvon en la mongola alfabeto. Tiu skribosistemon oni nomis la "malnova manĉura skribo". Saĝulo Dahai plibonigis la skribosistemon kaj tio faris la "nova manĉura skribo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.