Manĉeto (Albacete)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Albaceta Manĉeto estas komarko (regioneto) de la provinco Albacete kiu kun la Kvenka Manĉeto formas la komarkon de La Manchuela aŭ Manĉeto. Ties 24 albacetaj municipoj troviĝas unuigitaj al El Herrumblar, nome municipo de la provinco Cuenca, formanto la komunumaro de La Manchuela. Ĝi troviĝas dispartita inter la jurisdikciaj teritorioj de Albacete, Almansa, Casas-Ibáñez (ĉefe) kaj La Roda. El Herrumblar apartenas al la jurisdikcia teritorio de Motilla del Palancar.