From Wikipedia, the free encyclopedia
Mamaia [mamaja] estas banloko kaj feriejo sur la marbordo de Rumanio ĉe la Nigra Maro en la distrikto Constanța.
Konsiderata la plej populara feriejo de Rumanio,[1] Mamaia estas situanta tuj nordoriente de la urbocentro de Constanța. Ĝi apenaŭ havas tuttempajn loĝantojn, ĉar ĝi loĝatas ĉefe dum la somero.
Mamaia kuŝas sur terstrio 8 km longa kaj nur 300 m larĝa, inter la Nigra Maro kaj la Lago Siutghiol.
La ban-sezono okazas ĉefe inter la mezo de junio kaj la komenco de septembro, kiam la averaĝaj dumtagaj temperaturoj gamas inter 25 kaj 30 gradoj celsiaj (78 al 86 gradoj farenhejtaj). La akvo restas varma ĝis la mezo de aŭtuno. Estas hoteloj de 4 kaj 5 steloj kaj privataj klubejoj. Norde estas ankaŭ kampadejoj.
La 11-a kunsido de la ŝtatestroj de Centra Eŭropo okazis en Mamaia la 27/28-an de majo 2004.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.