From Wikipedia, the free encyclopedia
Malutopio aŭ distopio estas malbona, malfeliĉa utopio. Dum utopio havas filozofian aŭ literaturan vizion de iu estonta ideala socio, malutopio atentigas pri eventuala terura kaj malespera mondo.
Plejofte, tia kontraŭ-utopio estas sciencfikcia verko. La kontraŭ-utopian ĝenron famigis la romanoj La plej bona el la mondoj de Aldous Huxley, 1984 de George Orwell kaj Ni de Jevgenij Zamjatin.
Kvankam malutopioj okazas ĉu en proksima futuro, ĉu en malproksima futuro, ili ofte baziĝas sur tiama sciencfikcia ŝanĝiĝo: pensantaj robotoj, amasa gvatado, eksterteranoj, homa klonado, telepatio, sed tiuj ŝanĝiĝoj ofte estas postsekvoj de politikaj ŝanĝiĝoj: En 1984 la totalisma ŝtato uzas "tele-ekranojn" por kontroli la homojn. En La Plej bona el la mondoj oni uzas klonadon por fari "perfektajn" homojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.