Maltaj eŭro-moneroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malto aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II la 29-an de aprilo 2005: Ĉar ŝtata valuto devas almenaŭ dum du jaroj esti ligita al tiu mekanismo, antaŭ ol havi la rajton transiri al la komuna eŭropa valuto, enkonduko de la eŭro en Malto eblas la 1-an de januaro 2008. La 27-an de februaro 2007 publikiĝis, ke Malto oficiale petis pri enkonduko de la eŭro en la lando. Dum la jaro 2006 unu el la plej gravaj kriterioj por enkonduko de la eŭropa valuto, la ŝtata ŝuldiĝo, kiu ne rajtas superi kvoton de 3 procentoj, estis 2,8 procentoj, kio subtenis la maltan peton.
La 16-an de majo 2007 la Eŭropa Komisiono en Bruselo kaj la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno publikiĝis, ke la eŭro ekde la 1-a de januaro 2008 rajtas esti la ŝtata valuto de Malto. La decidon la 21-an de junio konfirmis la ŝtataj kaj registaraj gvidantoj de la Eŭropa Unio.
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Malto, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La maltajn eŭro-monerojn produktigas la pariza monerfarejo.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.