Malsanokosta asekuro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malsanokosta asekuro estas tipo de asekuro en kiu la asekura kompanio pagas la medicinajn kostojn, kiam asekurato malsaniĝas pro malsanoj kovritaj de la asekura kontrakto aŭ iĝas viktimo de akcidento. La asekura kompanio povas esti ŝtata aŭ privata entrepreno.
En la unuopaj naciaj lingvoj la tipo asekuro havas diversajn nomon: ekzemple en la angla temas pri health insurance, do "sanecoasekuro", en la germana kontraste temas pri Krankenversicherung, do "malsanula asekuro", aŭ en la nederlanda lingvo ekzakte estas "malsanokosta asekuro" (ziektekostenverzekering).
- Kategorio Malsanokosta asekuro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri ekonomiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |