Malnoveŭropo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malnoveŭropo (termino interalie diskonigita de litovdevena sciencistino Marija Gimbutas) aŭ Neolitika Eŭropo estas termino el la eŭropa historiografio kaj lingvistiko, kiu celas la prahistorian Eŭropon de la supozata enmigro de hindeŭropanoj en la kontinenton (postulita interalie per la Kurgan-hipotezo).
La teorio de la antaŭ-hindeŭropa Malnoveŭropo supozigas unuecan matriarkecan kulturon de centra Germanio en la okcidento tra la vasta baseno de la rivero Danubo ĝis la tuta orienta, norda kaj okcidenta bordaro de la Mediteranea Maro, inkluzive de Anatolio en la oriento. Tian teorion ekde la 19-a jarcento defendas pluraj arkeologoj, historiistoj kaj aparte lingvistoj. Ligita al tiu koncepto estas la hipotezo pri praa vaskona lingvo.