Malnova Iselo
rivero en Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malnova Iselo estas flanka rivero de la Iselo. Ĝi komenciĝas en Germanio sub la nomo Issel kaj en Nederlando nomiĝas Oude IJssel, enirante la landon ĉe la komunumo Oude IJsselstreek. Ĉe la urbeto Doesburg ĝi eniras la riveron (Gelderlanda) Iselo.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Malnova Iselo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 81,7 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Germanio |
Regionoj | Doetinchem |
Fermi
Plej grava alfluo estas la Aa-rivero de Bocholt, en Nederlando nomata Aa strang.
Malnova Iselo servas ĉefe por forfluigi pluvoakvon, sed ankaŭ por turismo.
- Kategorio Malnova Iselo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)