![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Kalksteinaufschluss.jpg/640px-Kalksteinaufschluss.jpg&w=640&q=50)
Malfermejo (geologio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malfermejo en la geologio estas loko je la tersurfaco, en kiu la subkuŝanta rokaĵo malkovrite videblas. Ankaŭ, se sub humidaj (malsekaj) kondiĉoj tia loko estas plejparte kaŝita per grundo aŭ plantoj, oni tamen parolas pri geologia malfermejo. Idealkondiĉe en malfermejo krom la rokaĵospeco ankaŭ montriĝas la fendaro kaj tavolaro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Kalksteinaufschluss.jpg/640px-Kalksteinaufschluss.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/eb/PIA02696-Mars_Rover_Opportunity-Payson_Panorama.jpg/640px-PIA02696-Mars_Rover_Opportunity-Payson_Panorama.jpg)
Oni distingas naturajn malfermejojn disde la homfaritaj.
Se rokaĵo esence ankoraŭ estas ligita kun sia subgrundo, oni parolas pri originloka rokaĵo. Ĝi montras la situacion ekzakte en tiu loko troviĝantan. Kontraŭe ŝtonoj estas rokaĵeroj sen ligo kun la subgrundo, sur kiu ili estas trovataj, ili povas per diversaj formoj de abrazio esti transkuŝigitaj kaj altransportitaj.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |