From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino malaltaĵburgo aludas al burgo kiu situas en malaltaĵo, en ebenaĵo aŭ en valo. La malo estas altaĵburgo, kiu estas sur natura altaĵo. En Germanio nur 34 % de la burgoj apartenas al la burgtipo malaltaĵburgo.
Malaltaĵburgoj en kazo de defendo ne havis la avantaĝon de natura alteco. Tial oni elektis aliajn bone defendeblajn lokojn kie konstrui la burgon, ekzemple sur riveraj aŭ lagaj insuloj aŭ en marĉlando. Se mankis tiaj lokoj oni devis konstrui artefaritajn fosaĵojn kun aŭ sen akvo, remparojn, palisadojn kaj ringmuron. Por plialtigi la burgon eblis krei teramason kiel ĉe terkonusa burgo, sed ankaŭ defendturoj estis utilaj.
Laŭ ilia topografia situo oni povas distingi:
Specialaj formoj estas la tiel nomataj valbaraĵoj. Ĉi-tie la defendinstalaĵoj en la valo estas ligitaj per muroj kun deklivburgo aŭ pintburgo. Tiaj instalaĵoj estas kombinaĵo de altaĵburgo kaj malaltaĵburgo. Bona ekzemplo por tio estas la burgoj de Bellinzona.
Nomigado laŭ la funkcio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.