Malév
From Wikipedia, the free encyclopedia
La entrepreno Malév (hungare Magyar Légiközlekedési Vállalat) estas hungaria flugkompanio kun sidejo en Budapeŝto. Ekde la 1-a de aprilo 2007 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "oneworld". La kompanio laŭ la stato de 2009 ĉiujare transportas proksimume 3,1 milionojn da pasaĝeroj kaj disponas pri 22 regulaj pasaĝeraj aviadiloj.
Malév | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
flugkompanio vd | ||
Dum | 1946 - 9-a de aprilo 2018 | |
Jura formo | Zártkörűen működő részvénytársaság | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Lando | Hungario | |
filiaj kompanioj | Malév Express vd | |
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon MA; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas MAH.
En 2012 Malév bankrotiĝis kaj aliaj kompanioj transprenis la flugojn.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.