rizalkoholaĵo, tradicie farita en Koreio el rizo; neklare blanka From Wikipedia, the free encyclopedia
En korea kuirarto, la makolio[1] (koree 막걸리, makgeolli [mak͈ːʌlːi]; alternative koree 탁주, takju [tʰaktɕ͈u]) estas blanka alkoholaĵo farita el rizo.
La makolio estas blankeca ŝaŭma likvo kun dolĉa, grena gusto, tipe enhavanta 6–8% da alkoholo volumene. Ĝi estas ordinare trinkata malvarme en bovloj.
Oni faras makolion per fermentado de rizo aŭ tritiko kun fungo. Oni bolas rizon aŭ tritikan farunon, malvarmigas ĝin, aldonas akvon kaj la fungon riza aspergilo (latine Aspergillus oryzae; koree 누룩, nuruk). Tio kaŭzas fermentadon; poste, oni ordinare (sed ne ĉiam) filtras la solidaĵon. (La tipo sen filtrado nomiĝas dongdongĝu koree 동동주, dongdongju.)
La makolio devenas de Koreio, kaj estis farata dum jarmiloj.[2] La korelingva nomo konsistas el la morfemoj mak (koree 막) “ĵus”, georeu- (koree 거르-) “filtri”, kaj -i (koree -이) “-aĵo”, kaj tiel laŭetimologie signifas “ĵusfiltraĵon”, pro la lakteca, nedistilita aspekto de la trinkaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.