Maja puĉo
puĉo en Pollando en 1926 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La maja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole przewrót majowy aŭ zamach majowy) estis puĉo realigita en Pollando fare de marŝalo Józef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de Kazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko.
Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al Ignacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.