From Wikipedia, the free encyclopedia
Maishofen estas vilaĝo en Pinzgau, Aŭstrio ĉe la rivero Saalach. Ĝi etendiĝas je 29.5 kvadrataj kilometroj sur alteco de 768 m. En la 1.1.2017 loĝis 3.557 homoj tie. Ĝi situas inter Zell am See, Saalfelden kaj Viehhofen je la komenciĝo de Glemmer-valo en la direkto de Saalbach-Hinterglemm. Proksimas ankaŭ la belega lago Zeller See. La vilaĝo havas tri partojn: Atzing, Maishofen kaj Mitterhofen.
Maishofen | |||
---|---|---|---|
neurba komunumo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5751 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 601 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 122 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 21′ N, 12° 48′ O (mapo)47.3512.8 [+] | ||
Alto | 768 m [+] | ||
Areo | 29,5 km² (2 950 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maishofen [+] | |||
La unua mencio endokumente estis en 1338 sub la nomo Mainshauen. En 1838 konstruitis la unua lernejo ekzakte tie kie estas nun la banko Raiffeisenkasse. Antaŭ tio la infanoj instruitis en privataj domoj vintre, ekz. ĉe Unknerhaus (la nuna Gadenstätter-domo). Poste la administra domo de Kastelo Saalhof servis lerneje. En la 30.8.1908 inaŭguritis la nova lernejo. Malnova konstruaĵo estas ankaŭ Stieger-kasteleto.
La konsilantaro konsistas el 19 homoj. La plej grava partio estas Aŭstria Popola Partio kaj la urbestro estas la konservativisto Franz Eder. Sur la blazono videblas kastelo kun plugo. La kastelo reprezentas la kvar kastelojn de la vilaĝo, nome Kastelo Prielau, Stiegerschlössel, Kastelo Saalhof kaj Kastelo Kammer.
Precipe somere la Kulturiniciativo Culturkreis Maishofen organizas diversajn eventojn (koncertojn, ekspoziciojn, teatraĵojn, etbesta montrado). Maishofen estas vintrosporta loko. Ĝi perfektas kiel elirpunkto al Saalbach-Hinterglemm, Zell am See kaj Kaprun. Ankaŭ skikurado ŝatatas ege kaj skisulkoj kondukas ĝis Saalfelden, Leogang kaj eĉ ĝis Maria Alm. Apud Kastelo Kammer estas ankaŭ skilifteto. Ĉiun duonan jaron faratas aŭkcio da bovoj kaj etbestoj. En la vilaĝo troviĝas ankaŭ stacidomo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.