![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9e/Magnetic_tape_hg.jpg/640px-Magnetic_tape_hg.jpg&w=640&q=50)
Magneta bendo
bendo, sur kiu oni registras datenon magnete / From Wikipedia, the free encyclopedia
Magneta bendo estas porregistra materialo. Ĉe la analoga registro de aŭdmaterialo oni nomas ankaŭ sonbendo. Ĝi konsistas hodiaŭ el unu longa, mallarĝa, plasta bendo, kiu estas tavoligita per magnetigebla materialo. Ofte ankaŭ la dorsa flanko estas same kovrita. Pli frue ekzistis tavoligita papero kaj bendo el homogena magneta materialo. La hodiaŭa magneta bendo estas rezulto de esploroj, evoluigoj de AEG kaj IG Farben (BASF) en la jaroj de 1935 ĝis 1940.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Tapesticker.jpg/640px-Tapesticker.jpg)
Rapidaj faktoj vd ...
Fermi
La bendo estas surbobenigita kaj ofte enkonstruita en kasedoj.