Magnesia ĉe rivero Meandro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Magnesia ĉe rivero Meandro estis antikva urbo en Malgrandazio (la hodiaŭa Turkio). La ruinoj de la urbo videblas borde de la rivero Meandro, en ties vala ebenaĵo inter la urboj Selçuk kaj Söke. Parte kovrataj de abundaj herboj, kuŝas imponaj ruinoj, templaj fundamentoj, kolonoj kaj iom da restoj el la eksa ŝtona remparo.
Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva urbo Magnesia en Malgrandazio. Pri la kemia elemento Magnezio kaj la provinco Magnisio de Grekio vidu tie. |
Rapidaj faktoj Estas, Koordinatoj ...
Magnesia ĉe rivero Meandro | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 37° 51′ 10″ N, 27° 31′ 38″ O (mapo)37.85269227.527104 | ||||
Magnesia ĉe rivero Meandro | |||||
Vikimedia Komunejo: Magnesia on the Maeander [+] | |||||
Fermi
Dum la epoko de antikva Grekio en la urbo troviĝis templo de la diino Artemiso Leŭkofrina, kiun realigis la arkitekto Hermogenes ĉirkaŭ la jaro 130 a.K., kaj templo de Zeŭso, kies fronto videblas en la priantikva Pergamona Muzeo de Berlino.