Magmorokaĵo
roko formita el malvarmiĝinta magmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sub magmo-rokaĵoj aŭ magmaĵoj (magmo-devenaj rokaĵoj) oni kunigas nocie en la geologio ĉiujn ŝtonaĵojn, kiuj ekestas per solidiĝo de magmo kaj do havas sian originon per procezoj en la terinterno.
La magmaĵoj estas unu el la tri ĉefgrupoj de la petrografio. La du aliaj ŝtonaĵ-grupoj, kiuj havas tre malsaman ekestohistorion kaj strukturon, estas la sediment-devenaj kaj la metamorfoz-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj). Je la mineralenhavo la tri grupoj tamen povas esti similaj.
Magmaj rokaĵoj ĝenerale estas la naturaj kristaliĝoproduktoj de varmega silikata fandaĵo, la tielnomata magmo. Kiam tiu arda-fluida maso el la terinterno venas al la surfaco, oni nomas ĝin lafo. Ĉu la malvarmiĝo kaj solidiĝo de la petrofandaĵo okazas super- aŭ subtere, havas fortan influon al la kristaliĝo kaj la teksturo de la ekestantaj rokaĵoj. Pro tio oni distingas du ĝis tri petrogrupojn: