Magia nombro
specialaj unuaj bajtoj de iu dosiero por identigo de la dosiera tipo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Magia nombro estas nombro aŭ signovico en dosiero, kiu karakterizas ĝian specon. Tio ebligas al la programoj rekoni la specon de la dosiero kaj malfermi ĝin per la taŭga kodo/programo.
La alia kutima maniero de distingo de specoj de dosieroj estas laŭ finaĵo de dosiernomo.
Tiu ĉi koncepto de magia nombro originas el fruaj uniksaj mastrumaj sistemoj, kiuj uzis tiajn nombrojn por identigi ruleblajn programojn. El tio evoluis la uniksa ordono file, kiu uzas tiajn magiajn nombrojn por identigi la specon (tipon) de dosieroj, kies finaĵo perdiĝis. Plej ofte ĝi uzas la unuajn kelkajn bajtojn de dosiero. Ekzemple dosieroj kun bildoj en aranĝo PNG komenciĝas per la bajtaro "\211 P N G".
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |