From Wikipedia, the free encyclopedia
La madreaj arbarinsuloj, madreaj naturinsuloj aŭ madreaj ĉielinsuloj estas enklavoj de madreaj pinaroj-kverkaroj, kiuj troviĝas je plej altaj altaĵoj en komplekso de malgrandaj montoteritorioj de suda kaj sudorienta Arizono, sudokcidenta Nov-Meksiko, kaj nordokcidenta Meksiko. La madreaj arbarinsuloj estas ĉirkaŭataj de pli malaltaj altaĵoj ĉe la Sonora kaj la Ĉiuaŭa Dezertoj. La norda okcidenta-orienta perimetro de la regiono de la madreaj arbarinsuloj merĝas en la plej alta altaĵo orienta Mogollon Rim kaj la Blankaj Montoj de orienta Arizono (sude de la regiono de la Prapuebla kulturo). La madreaj arbarinsuloj estas la plej nordaj de la madreaj pinaraj-kverkaroj, kaj estas klasifikitaj kiel parto de la ekoregiono okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj kiu biome apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj. La arbaraj insuloj estis izolitaj reciproke kaj de la pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrinmontaro en la sudo kaŭze de la varmiĝo kaj la sekiĝo de la klimato ekde la glaciepokoj.
Madreaj arbarinsuloj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, Level III ecoregion [+] | ||||
Koordinatoj | 31° 48′ 41″ N, 110° 25′ 7″ U (mapo)31.811476-110.418687 [+] | |||
|
||||
Madreaj arbarinsuloj | ||||
Vikimedia Komunejo: Madrean Sky Islands [+] | ||||
Estas proksimume 27 da madreaj arbarinsuloj en Usono, kaj 15 en norda Meksiko. La ĉefaj madreaj-arbarinsulaj montaroj en Usono estas Babokivari-Sovaĝejo, Ĉirikahua-Montaro, Pinalenjo-Montaro, Montaro Sankta Katalina, kaj Montaro Sankta Rita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.