Mad (magazino)
satira kaj bildstria magazino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mad ("freneza" en la angla lingvo) estas satira magazino dumonata, kiu anglalingve publikiĝas en Usono ekde oktobro 1952. Eldonas ĝin la firmao DC Comics, parto de la konzerno Time Warner. De la numero de novembro 2015 publikiĝis 267 174 ekzempleroj. En januaro 2016 atingiĝis la 540-a numero. Aparte akcentiĝas publikigi bildstriojn, kaj tekstoj samkiel grafikaĵoj aspektu laŭeble senrespektaj kaj primokaj. En multaj titolpaĝoj aparte elstariĝas helhaŭta knabo kun aparte grandaspektaj oreloj, manko de centra supra dento kaj multaj efelidoj sur la nazo, kiu bone personigas tiun senrespektemon kaj mokemon.
Mad | |||||
humor magazine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Speco | satira magazino dumonata | ||||
| |||||
Posedanto | DC Comics (Time Warner) | ||||
Establodato | oktobro 1952 | ||||
Posedata de | DC Comics vd | ||||
| |||||
Retejo | madmagazine.com | ||||
| |||||
Ekde la fino de la 1950-aj jaroj la redakcia koncepto ankaŭ eksportiĝis al aliaj landoj, unue en 1959 al Britio, en eldono brite anglalingva kaj enhave malsama kompare al la usona originalo, kaj ekde la ekapero de svedlingva eldono en 1960 ankaŭ en komplete aliaj lingvoj ol la angla.