komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Maccastorna estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Lodi de la regiono Lombardio. Kun siaj 59 loĝantoj (fine de 2023) ĝi estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Italio. Najbaras la komunumoj Crotta d'Adda (CR), Meleti kaj Castelnuovo Bocca d'Adda. Kristana patrono estas la sankta Georgo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Maccastorna | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Lombardio |
Provinco | LO Lodi |
Geografia situo | 45° 10′ N, 9° 41′ O (mapo)45.1666666666679.6833333333333 |
Alto super marnivelo | 45 m [+] |
Areo | 5 km² |
Loĝantaro | 59 (2023) |
Loĝdenso | 10 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Crotta d'Adda (CR), Meleti kaj Castelnuovo Bocca d'Adda |
Patrono | Sankta Georgo |
Festa tago | 23-a de aprilo |
Nomo de loĝantoj | maccastornesi |
Poŝtkodo | 26843 |
Imposta kodo | E777 |
Kodo laŭ ISTAT | 098033 |
Telefona prefikso | 0377 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Sur la teritorio de la komunumo troviĝas urbodomo, malgranda restoracio, bela preĝejo dediĉita al Sankta Georgo antaŭ kiu estas la placo Paŭlo la 6-a kun malgranda ĝardeno.
La kastelo, privata, devenas de la 13-a aŭ 14-a jarcento.
Fine de la 1980-aj jaroj konstruiĝis ponto super la rivero Adda, kiu ligas Maccastorna-n al Crotta d'Adda, kaj do la provincon de Lodi al tiu de Cremona.
La ekonomio de Maccastorna baziĝas tute je agrikulturo: maizo, bredado por viando kaj lakto. Ekzistas du societoj por bredi fazanojn kaj porkojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.