From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŭro de Pécs estis hungarlandana benediktana monaĥo, abato, episkopo, beatulo, sanktulo. Lia nacieco ne estas konata.
Sankta | |||||
Maŭro de Pécs | |||||
---|---|---|---|---|---|
abato, episkopo | |||||
Maŭro de Pécs | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1000 en Hungara reĝlando | ||||
Morto | ĉirkaŭ 1070 en Hungara reĝlando | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | hungaroj vd | ||||
Lingvoj | slovaka • latina • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto katolika sacerdoto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | Katolika eklezio | ||||
Kanonizo | 1848 de Pio la 9-a | ||||
Festotago | 25-a de oktobro | ||||
Patroneco | Pécs | ||||
episkopo de Pécs/Fünfkirchen | |||||
Dum | 1036– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maŭro de Pécs naskiĝis ĉirkaŭ 1000 en Hungara reĝlando, li mortis ĉirkaŭ 1070 en Hungara reĝlando.
Li tre frue estis edukita en benediktana ĉefabatejo de Győrszentmárton, fine li estis monaĥo kaj prenis la nomon Maŭro. Ĉirkaŭ en sia aĝo 30 li estis levita abato, en 1036 episkopo de Pécs. Li travivis la paganan ribelon en 1046 kaj li partoprenis en kronado de Andreo la 1-a (Hungario). Lia subskribo estas legebla en la unua latinlingva restinta dokumento. En 1063 li gvidis la ceremonion pri entombigo de Béla la 1-a (Hungario) en Szekszárd, en la sekva jaro li kronadis Salomonon. Tiutempe li verkis latine historiojn pri Sankta Benedikto de Skalka kaj Sankta Andreo Svorad.
Pluraj sakralaj dokumentoj el la 15-a jarcento mencias lin sanktulo, tial Pio la 9-a aprobis lin sanktulo en 1848, Pio la 11-a deklaris lin patrono de Pécs en 1925.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.