historia regno de la mineoj en la suda araba duoninsulo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ma'in (malnovsudarabe mʿn, vokaligite Maʿīn, en moderna araba معين, Maʿīn) estis reĝlando de la etno mineoj (unu el kvar etnoj de Jemeno, kiujn menciis Eratosteno de Kireno, la mineojn je la greka nomo Μηναίοι, minaioi) en la suda Araba Duoninsulo kaj la teritorio de lan una ŝtato Jemeno. Ĝi dokumentiĝis ekde la 6-a jarcento antaŭ nia erao, kaj situis nordoriente de la Reĝlando Ŝeba kaj nordokcidente de la regno Kataban.
Pri la frua historio de la regno nenio konatas. La teritorio unue menciiĝis en la epoko de la ŝebaa reĝo Karibil Uatar, en la frua 7-a jarcento antaŭ nia erao, kaj konsistis el pluraj malgrandaj urboŝtatoj, kiuj estis sub forta influo de la Reĝlando Ŝeba. La kojnoskribaj skribaĵoj el la urboŝtato Haram el tiu epoko havis ŝebaajn influojn, sed ankaŭ montras tipajn karakterizaĵojn de la minea lingvo, variaĵo de la malnovsudaraba. En la 6-a jarcento la regiono iĝas unueca regno, sed dume daure estas sub forta influo de la Reĝlando Ŝeba, Nur ĉirkaŭ la jaro 400 antaŭ nia erao la mineoj en alianco kun la regno Hadramaut povis disiĝi de la regno Ŝeba. En la 4-a jarcento antaŭ nia erao Ma'in kaj Hadramaut kelkajn jardekojn regiĝis pere de la sama nobela familio, tiu proksima ligo tamen malaperis iam en la dua duono de la jarcento. Ĉefurbo de la regno unue estis la antikva urbo Jathill (la nuntempa urbo Barakiŝ, براقش, Barāḳish aŭ Barāqiš) kaj pli poste la antikva urbo Karnaŭu (malnovsudarabe qrnw, vokaligite Qarnāwu, malnovgreke Κάρνα, Kárna, la nuntempa urbo معين, Ma'in). Sian floran epokon la lando havis en la 3-a jarcento antaŭ nia erao, kiam ĝi povis pligrandigi sian influon laŭlonge de la fama komerca olibana vojo per konkero de la regionoj Naĝrano, Asir-montaro kaj Heĝazo. Atesto pri la vastaj komercaj rilatoj estas, ke en tiu tempo dokumentiĝis mineaj komercaj kolonioj en la Egea Maro. Pro la ampleksigo de la regno ĝis la Ruĝa Maro ankaŭ eblis marŝipa komerco.
Fine de la 2-a jarcento antaŭ nia erao la regno iĝis parto de la regno Kataban, post la kolapso de la katabana regnego malmultajn jardekojn poste ankaŭ disfalis la minea regno, kaj plej laste meze de la 1-a jarcento antaŭ nia erao (denove) estis sub kontrolo de la Reĝlando Ŝeba.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.