Müritz
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lago Müritz (prononco [ˈmyʁɪts], de la slava vorto morcze = „mareto“, probable germanigita el la vorto morica de la formortinta polaba lingvo) troviĝas en la iom suda centro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Ĝi havas surfacon de 112,6 km² kaj averaĝan profundaĵon de 6,5 m. La maksimuma profundaĵo estas 31 metroj.
Rapidaj faktoj lago, Datenoj ...
Müritz | ||
---|---|---|
la lagomezo | ||
lago | ||
Situo | Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio | |
Ĉefaj fontoj | Elde | |
Ĉefaj elfluoj | Elde, kanaloj Bolte kaj Mirow | |
Setlejoj | Waren (Müritz), Röbel (Müritz) | |
Areo de la baseno | 663 km²[1] | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 53° 25′ N, 12° 41′ O (mapo)53.41666666666712.68333333333362.1 | |
Supermara alteco | 62,1 m ü. NHN | |
Surfaca areo | 112,6 km²[1] | |
Maksimuma longo | 17,800 km[1] | |
Maksimuma larĝo | 9,900 km[1] | |
Maksimuma profundo | 31 m[1] | |
Averaĝa profundo | 6,5 m[1] | |
Fermi
Post la Bodenlago, kies areo dividiĝas inter la ŝtatoj Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, la lago Müritz estas laŭ areo la dua plej granda lago de Germanio. La lago do estas la plej granda de Germanio, kies areo plene situas ene de la ŝtato.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Waren_Mueritz_01.jpg/640px-Waren_Mueritz_01.jpg)
la urba haveno de Waren
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/Mueritz_Binnensee.jpg/640px-Mueritz_Binnensee.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Eissegeln_auf_der_M%C3%BCritz.jpg/640px-Eissegeln_auf_der_M%C3%BCritz.jpg)
vintra glacivelado sur la lago