Lyžbice
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lyžbice (pole Łyżbice, germane Lischbitz) estas parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sude de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 1193 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 14 467 loĝantoj.
Lyžbice | |
germane Lischbitz, pole Łyżbice | |
urba parto | |
Placo de T. G. Masaryk | |
Oficiala nomo: Lyžbice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek |
Administra municipo | Třinec |
Historia regiono | Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Domoj | 1193 2011 |
Rivero | Olše |
Situo | Lyžbice |
- koordinatoj | 49° 40′ 25″ N 18° 40′ 02″ O (mapo) |
Katastro | 4,76 km² (476 ha) Lyžbice |
Loĝantaro | 14 467 (2021) |
Denseco | 3 039,29 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 739 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lyžbice | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Lyžbice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,76 km².
Historio
La devene memstara municipo Lyžbice estis alligita al urbo Třinec en la jaro 1946. En la jaro 1939 Lyžbice havis 1668 loĝantojn, al la silezia nacieco tiam anoncis sin 1204, al la pola nacieco 344, al la ĉeĥa 13 kaj al la germana 100 loĝantoj. Tra Lyžbice kondukas fervojlinio kun haltejo Třinec Centrum. Oriente de la fervojo ĝis rivero Olše, tio signifas malantaŭ la fervojo, troviĝas konstruareo de familiaj domoj, lignomodelumilejo kaj garaĝa domaro. De la fervojo okcidenten ĝis eŭropa ŝoseo E75 Lyžbice estas konstruigita per paneldomoj kaj estas ĉi tie komercaj centroj kun du placoj, el kiuj pli malalte situanta portas nomon Placo de T. G. Masaryk, kaj pli supre situanta, troviĝanta sur la tn. Teraso, kun nomo Placo de Svoboda. Ĉe la placo de Svoboda troviĝas kinejo Kosmos, kulturdomo Trisia, hotelo Steel, Financa ofico kaj aliaj. Okcidente de E75 troviĝas loko Kamionka, kie estas denove konstruareo de familiaj domoj kaj evangelia tombejo en Lyžbice.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 714 |
1880 | 1 013 |
1890 | 1 113 |
1900 | 1 374 |
1910 | 1 251 |
1921 | 1 305 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 549 |
1950 | 1 571 |
1961 | 5 952 |
1970 | 18 247 |
1980 | 21 971 |
1991 | 19 949 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 18 173 |
2011 | 16 190 |
2021 | 14 467 |
Pluaj fotoj
- Paneldomo en Lyžbice
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.