Lumtubo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lumtubo aŭ neontubo estas maldikaj, vitrotuboj, plenigitaj per et-prema gaso kaj ĉe kies finoj troviĝas elektrodoj. Je alta tensio, la gaso eklumas. La unuan uzeblan lumtubon evoluigis en 1910 la franca Georges Claude, kiu plenigis ĝin per neono (tial en multaj lingvoj oni uzas la disvastiĝintan esprimon neontubo).
Ĝiaj elektrodoj ne estas varmigitaj, tial oni nomas ĝin malvarm-katodaj fluoreskaj lampoj, ĉe kiuj la UV-lumon transformas lumigaĵon al videbla radiado, lumo (angle: Cold Cathode Fluorescent Lamp, mallonge CCFL). Oni uzas ĝin, kie necesas la longdaŭra vivtempo, tiel ekz. en iamaj komputilaj ekranoj.
La uzata elektra kampo estas 400 V je metro (ĉe ĉ. 30- mm diametro) ĝis 1000 V je metro (ĉe ĉ. 8-mm-a diametro).