Luková
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Luková situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km sude de urbo Lanškroun en milde ondiĝinta pejzaĝo apud Lukovský potok. Sur okcidenta flanko Luková ligas al vilaĝo Damníkov. Vivas ĉi tie 755 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Luková (apartigilo) |
Luková | |||
germane Lukau | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Margareta en Luková | |||
|
|||
Oficiala nomo: Luková | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Lanškroun | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudeta ĵupo | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Fervojstacio | Luková u Rudoltic v Čechách | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Rivero | Lukovský potok | ||
Situo | Luková | ||
- alteco | 370 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 16″ N 16° 35′ 44″ O (mapo) | ||
Areo | 14,59 km² (1 459 ha) | ||
Loĝantaro | 755 (2024) | ||
Denseco | 51,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1304 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 23 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580635 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Luková | |||
Retpaĝo: www.lukova.estranky.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rudoltice, Damníkov, Lanškroun, Trpík, Žichlínek kaj Rychnov na Moravě.
La unuaj skribaj mencioj pri Luková kaj pri Květná, kiu origine nomiĝis Kozinoha (Kapra gambo), datiĝas en la jaro 1304 en akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li donacis la tutan regionon de Lanškroun al monaĥejo en Zbraslav. Tiam okazadis la unua ondo de germana koloniigo kaj Luková estis daŭre germanigita. En tempo de la dua mondmilito estis ambaŭ vilaĝoj almembrigitaj al t.n. Sudetoj kaj Germanio.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 120 |
1880 | 1 137 |
1890 | 1 138 |
1900 | 1 135 |
1910 | 1 189 |
1921 | 1 073 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 065 |
1950 | 664 |
1961 | 764 |
1970 | 749 |
1980 | 719 |
1991 | 690 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 691 |
2014 | 738 |
2016 | 726 |
2017 | 746 |
2018 | 740 |
2019 | 735 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 742 |
2021 | 735 |
2022 | 761 |
2023 | 765 |
2024 | 755 |
En tombejo apud ŝoseo al Lanškroun troviĝas preĝejo de Sankta Margareta, novgotika el la jaro 1885, sur loko, kie staris la origina ligna preĝejo, rememorata en la jaro 1677.
La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento kaj pli nova. Sur la ĉefaltaro estas bildo de Sankta Margareta el la jaro 1884 de pentristo Neugebauer en valora akanta kadro. Sur dekstra flanka altaro estas bildo de la sama pentristo el la jaro 1885. Sur ĥoreja parapeto troviĝas statuoj de Sankta Venceslao kaj de Sankta Jozefo el la unua duono de 18-a jarcento.
En alligita vilaĝo Květná troviĝas sur milda monteto kapelo de Sankta Laŭrenco. Ĝi estis konstruita en la jaro 1863, ununava sur kvadrata plano, volbita per plataĵo sur zonoj.
La ĉefaltaro estas el la duono de 19-a jarcento kun bildo de Sankta Laŭrenco, lignoskulptitaj kandelingoj devenas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1830, kaj de la sama tempo estas benkoj kun lignoskulptitaj flankaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.