La princino kun sia fratino (monumento de Schadow)
Laŭ samtempuloj ŝi estis bela kaj gracia, ŝiaj kondutmanieroj ŝajnis al ili pli burĝaj ol aristokrataj. Ŝia vivo intime rilatas al la dramaj okazaĵoj ligitaj al la lukto de Prusio kontraŭ Napoleono 1-a. Ĉar ŝi june mortis, ŝi restis juna kaj bela en la kolektiva memoro de la postaj generacioj. Jam dumvive ŝi fariĝis objekto de preskaŭ kulta honorigo. Post ŝia morto tiu tendenco eĉ plifortiĝis. Ŝi fariĝis simbolo por la restarigo de Prusio kaj la evoluo al la Germana Imperiestra Regno. Tiumaniere ŝia historia graveco forte superis la faktan influon, kiun ŝi dumvive havis kiel reĝino de Prusio.