From Wikipedia, the free encyclopedia
Luis von Ahn (naskiĝis en 19-a de aŭgusto 1978) estas gvatemala entreprenisto kaj asociita profesoro en la komputilscienca departemento ĉe Carnegie Mellon Universitato.[1] Li estas konata kiel unu el la pioniroj de amaskunlaboro kaj estas la fondinto de la firmao reCAPTCHA, kiu estis vendita al Google en 2009. Ankaŭ li kunfondis kaj estras Duolingon[2], popularan lingvo-instruan platformon.[3]
Luis von Ahn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1978 (46-jaraĝa) en Gvatemalurbo |
Loĝloko | Picburgo |
Ŝtataneco | Gvatemalo |
Alma mater | Universitato Carnegie Mellon - komputiko (2000–2008) Universitato Duke - matematiko (1996–2000) American School of Guatemala (en) |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto universitata instruisto |
Verkoj | reCAPTCHA Duolingo |
TTT | |
Retejo | https://cs.cmu.edu/~biglou/ http://vonahn.blogspot.com/ |
Von Ahn naskiĝis kaj kreskis en Gvatemalurbo, kie ambaŭ liaj gepatroj laboris kiel kuracistoj kaj lia familio posedis sukerfabrikon.[4] Li ĉeestis la Usonan Lernejon de Gvatemalo kaj diplomiĝis de ĝi en 1996. Li ricevis honoran titolon en matematiko (summa cum laude) de Duka Universitato en 2000 kaj akiris Ph.D. De Carnegie Mellon Universitato en 2005 sub la kontrolado de profesoro Manuel Blum.[5] En 2006 li aliĝis la fakultaton ĉe la Carnegie Mellon Lernejo de Komputila Scienco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.