Luis Pérez Gutiérrez
From Wikipedia, the free encyclopedia
Luis Pérez Gutiérrez estas kolombia inĝeniero kaj politikisto naskita en la jaro 1952 en la urbeto Cañasgordas (Antjokio); liaj gepatroj, kiuj naskis naŭ gefilojn, estis Alberto Pérez, kiu laboradis kiel notario kaj juĝisto, kaj Carmen Emilia Gutiérrez, instruistino kaj kudristino.[1]
Luis Pérez Gutiérrez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1952 en Cañasgordas (Antjokio, Kolombio) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kolombio |
Alma mater | Nacia Universitato de Kolombio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto politikisto |
Infanaĝe li studis en lernejo de la municipo Cañasgordas, kaj la Mezlernejon li ĉeestis en Medellín. Ekde infano li estis sportema kaj legema, ŝatanto de la libroj.[1]
Dum siaj jaroj de universitata studento li estis bona ludanto de Ŝako, kiun li lernis de sia patro, kaj kio estis sia ĉefa intereso, krom la normala studado. Li estis eĉ instruisto pri ŝako en la universitato. Por partopreni en tiurilataj konkursoj, li faris plurajn vojaĝojn en Kolombio kaj eksterlanden (Aŭstrio, Porto-Riko, Nederlando, Venezuelo).[1]
Li fariĝis inĝeniero pri industrio kaj magistro pri matematiko en la Nacia Universitato de Kolombio. Ĵus post fino de la universitata studado en Kolombio, li vojaĝis al Usono, unue al urbo Toledo (Ohio) kaj poste al Ann Arbor (Miĉigano) en kies samnoma universitato li atingis titolojn usonajn de MA kaj PhD pri statistiko kaj operaciesploro, tie li estis esplorasistanto.
Kiam Luis Pérez revenis el Usono al Kolombio, li laboris kiel instruisto en la Nacia Universitato kaj en privataj negocoj. Poste li ankaŭ estis esploristo en la Internacia Atomenergia Organizo en Italio, kaj profesoro en la Universitato de Antjokio.