Ludoviko Mimoo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lluís MIMÓ EPINALT (esperantigita kiel Ludoviko Mimoo) naskiĝis 1913, mortis 1-an de majo 1986 en Sabadell, estis kataluna esperantologo, tradukisto, gramatikisto kaj vortaristo.
Lluís Mimó Epinalt (Ludoviko Mimoo) | |
---|---|
Esperantologo, gramatikisto, tradukisto, vortaristo, iniciatinto de la Analiza Skolo | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Ludoviko Mimoo |
Naskiĝo | 1913 en Sabadell |
Morto | 1986 en Sabadell |
Lingvoj | Esperanto • kataluna • hispana |
Loĝloko | Sabadell |
Nacieco | hispano (kataluno) |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Perfekteco de la Esperantaj Verboj; Decidaj Argumentoj. Postparolo kaj studo pri la participoj, komplementaj al la verko Perfekteco de la Esperantaj Verboj; Kompleta lernolibro de regula Esperanto; |
Mimoo estas konata en Esperantujo precipe kiel iniciatinto de la t.n. Analiza Skolo. Liajn ideojn pri "Fundamentkonforma Esperanto" oni povas ĉerpi el liaj eldonaĵoj pri gramatikaj demandoj kaj liaj respondoj. Liajn rezultojn transprenis kaj evoluigis Rikardo Ŝulco.
Li krome tradukis diversajn poemojn kaj du verkojn de aŭtoroj el la kataluna renesanco je la komenco de la 19-a jarcento. Li estis kunlaboranto por la hispana parto de la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en naŭ lingvoj, kiun redaktis Feiko Munniksma (1974). Lia vortaro hispana-Esperanto restis nepublikigita.