From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludmila NOVIKOVA (ruse Людмила Новикова) estas rusia kaj sovetunia esperantistino. Laŭ la kroniko de la Esperantista klubo "Revo" en Tjumeno, en kiu raportiĝas ekde la jaro 1975 aparte bonaj kontaktoj al la esperantistoj de urbo Miass, ŝi kun Tatjana Aleksandrovna Koptjagina meze de la dua duono de la 20-a jarcento aparte aktivis en la loka esperantista asocio Mahalita Stelo de la urbo Miass en la Ĉeljabinska regiono.
Ludmila Novikova | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ludmila Novikova estis inter la organizaj motoroj de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, kaj abunde tradukis el la rusa al Esperanto, iom ankaŭ el la franca, tiel ke ŝi akceptiĝis kiel membro de la Moskva skolo de esperantlingvaj verkistoj. Inter ŝiaj tradukoj interalie estas la bildrakonta trilogio "1825: Komploto", "1905: Prologo" kaj "Rusia revolucio de 1917: Kiel tio okazis?" pri la historia vojo de la monarkia Rusia Imperio al Sovetunio. Krome ŝi tradukis poezion de poetinoj kiel ekzemple Anna Aĥmatova kaj Marina Cvetajeva, kaj en 1999 estis inter la tri rusaj verkistoj kiuj tradukis la esperantlingvan verkon La danĝera lingvo de Ulrich Lins pri la persekutoj de kaj stalinismo kaj naziismo kontraŭ la esperantistoj al la rusa, je librotitolo "Opasnij jazik".
El la franca ŝi interalie poezie tradukis al Esperanto la kanzonon "La anasa forpaso" (france La cane de Jeanne) de la kantaŭtoro Georges Brassens.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.