From Wikipedia, the free encyclopedia
Lubango estas grandurbo en Angolo. Ĝi estas provinca ĉefurbo de Provinco Huíla. Dum la portugala erao la oficiala loknomo estis Sá da Bandeira.
Lubango situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
En 1882 portugaloj alvenis el Madejro kaj fondis la urbon. En 1923 la trajno faris kontakton al la maro. Sá da Bandeira estis la nura grandurbo en portugala Angolo kun blanka plimulto, ĉar la lokaj triboj rifuzis loĝi en la urbo. En 1974 la oficiala loknomo iĝis Lubango.
En Lubango la averaĝa temperaturo estas 18 °C. Foje okzis frostoj, kaj mezuris ankaŭ 34 °C. Jare pluvas po 920 mm. Inter majo-septembro ne pluvas.
Lubango havas flughavenon kaj fervojan stacidomon. En la urbo aŭtobusoj kaj taksioj liveras la pasaĝerojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.